Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 33:10-20 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 33:10-20 in Londona Biblio

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
11 La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
13 El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16 La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
17 Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
20 Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
Psalmaro 33 in Londona Biblio