1 Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
2 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
5 Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.