Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 31:5-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 31:5-11 in Londona Biblio

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,
8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
Psalmaro 31 in Londona Biblio