Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 31:11-19 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 31:11-19 in Londona Biblio

11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.
13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
14 Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio.
15 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.
17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.
19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
Psalmaro 31 in Londona Biblio