2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.
4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
7 Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.