Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 25:11-16 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 25:11-16 in Londona Biblio

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
13 Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
Psalmaro 25 in Londona Biblio