1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.
2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.