Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 24:3-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 24:3-10 in Londona Biblio

3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.
Psalmaro 24 in Londona Biblio