Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 22:3-18 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 22:3-18 in Londona Biblio

3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
8 Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
11 Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
14 Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
Psalmaro 22 in Londona Biblio