12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
14 Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.