Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 20:3-9 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 20:3-9 in Londona Biblio

3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8 Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
9 Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.
Psalmaro 20 in Londona Biblio