Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 19:1-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 19:1-11 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
2 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.
3 Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne aŭdas ilian voĉon.
4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
5 Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
6 Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.
7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
9 La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
11 Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
Psalmaro 19 in Londona Biblio