Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:7-29 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:7-29 in Londona Biblio

7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
8 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14 Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
18 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27 Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
Psalmaro 18 in Londona Biblio