Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:35-45 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:35-45 in Londona Biblio

35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
45 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
Psalmaro 18 in Londona Biblio