Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:22-43 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:22-43 in Londona Biblio

22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27 Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43 Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
Psalmaro 18 in Londona Biblio