Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:21-26 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:21-26 in Londona Biblio

21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
Psalmaro 18 in Londona Biblio