Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 18:2-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 18:2-8 in Londona Biblio

2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.
6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
8 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
Psalmaro 18 in Londona Biblio