Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 17:6-13 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 17:6-13 in Londona Biblio

6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
7 Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.
8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
9 De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
10 Sian koron ili fermis, Per sia buŝo ili parolas fiere.
11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas; Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
12 Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
Psalmaro 17 in Londona Biblio