Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 150:1-6 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 150:1-6 in Londona Biblio

1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!
Psalmaro 150 in Londona Biblio