2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.