Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 147:12-18 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 147:12-18 in Londona Biblio

12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
16 Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
Psalmaro 147 in Londona Biblio