1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
2 Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.