Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 144:1-5 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 144:1-5 in Londona Biblio

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
2 Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
5 Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Psalmaro 144 in Londona Biblio