Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 139:3-15 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 139:3-15 in Londona Biblio

3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
4 Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
5 De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.
7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
11 Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
Psalmaro 139 in Londona Biblio