Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 135:7-12 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 135:7-12 in Londona Biblio

7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
Psalmaro 135 in Londona Biblio