Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 135:4-16 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 135:4-16 in Londona Biblio

4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.
5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
16 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
Psalmaro 135 in Londona Biblio