Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 135:3-7 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 135:3-7 in Londona Biblio

3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.
5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
Psalmaro 135 in Londona Biblio