Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 135:10-19 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 135:10-19 in Londona Biblio

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
16 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
Psalmaro 135 in Londona Biblio