2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,
4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.