3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6 Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.