Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:94-112 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:94-112 in Londona Biblio

94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
96 Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
97 Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
98 Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
99 Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101 De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102 De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103 Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
104 De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
105 Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
106 Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108 La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109 Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
Psalmaro 119 in Londona Biblio