Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:69-73 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:69-73 in Londona Biblio

69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
Psalmaro 119 in Londona Biblio