Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:44-79 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:44-79 in Londona Biblio

44 Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.
48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
49 Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
50 Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
52 Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
54 Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.
56 Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
57 Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
58 Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
61 Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
62 En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
63 Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
65 Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
67 Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
74 Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
78 Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
79 Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
Psalmaro 119 in Londona Biblio