Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:39-46 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:39-46 in Londona Biblio

39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
44 Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
Psalmaro 119 in Londona Biblio