33 Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
44 Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.