Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:139-145 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:139-145 in Londona Biblio

139 Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
145 Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
Psalmaro 119 in Londona Biblio