Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:133-158 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:133-158 in Londona Biblio

133 Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
135 Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
136 Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
137 Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
139 Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
145 Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
147 Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
148 Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
149 Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
150 Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
153 Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
Psalmaro 119 in Londona Biblio