Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:133-139 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:133-139 in Londona Biblio

133 Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
135 Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
136 Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
137 Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
139 Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
Psalmaro 119 in Londona Biblio