Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 119:106-111 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 119:106-111 in Londona Biblio

106 Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
108 La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
109 Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
Psalmaro 119 in Londona Biblio