Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 9:4-18 in Esperanto

Help us?

Predikanto 9:4-18 in Londona Biblio

4 Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita.
6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno.
7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
8 En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.
9 Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
10 Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.
11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas.
12 Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite.
13 Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda:
14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis; venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi grandajn sieĝajn fortikaĵojn;
15 sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon.
16 Kaj mi diris: Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj.
17 La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj.
18 Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
Predikanto 9 in Londona Biblio