Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 7:12-18 in Esperanto

Help us?

Predikanto 7:12-18 in Londona Biblio

12 Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto.
13 Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
15 Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco.
16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi?
17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
18 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
Predikanto 7 in Londona Biblio