Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 5:10-20 in Esperanto

Help us?

Predikanto 5:10-20 in Londona Biblio

10 Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
12 Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro.
14 Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano.
15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
16 Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
17 Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj!
18 Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo.
19 Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.
20 Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.
Predikanto 5 in Londona Biblio