Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 5:10-13 in Esperanto

Help us?

Predikanto 5:10-13 in Londona Biblio

10 Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
12 Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro.
Predikanto 5 in Londona Biblio