Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 4:2-13 in Esperanto

Help us?

Predikanto 4:2-13 in Londona Biblio

2 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun;
3 kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
4 Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
5 Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas sian korpon.
6 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.
7 Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
9 Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
11 Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos?
12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
13 Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion.
Predikanto 4 in Londona Biblio