Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 1:7-15 in Esperanto

Help us?

Predikanto 1:7-15 in Londona Biblio

7 Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.
8 Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado.
9 Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
10 Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.
11 Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.
12 Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem.
13 Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
14 Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
15 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
Predikanto 1 in Londona Biblio