Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 10:13-17 in Esperanto

Help us?

Predikanto 10:13-17 in Londona Biblio

13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
15 Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
16 Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
Predikanto 10 in Londona Biblio