Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 26:3-18 in Esperanto

Help us?

Nombroj 26:3-18 in Londona Biblio

3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante:
4 Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
6 de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
8 Kaj la filoj de Palu: Eliab.
9 Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo
10 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
11 Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
12 La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
13 de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
15 La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
Nombroj 26 in Londona Biblio