Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 24:2-16 in Esperanto

Help us?

Nombroj 24:2-16 in Londona Biblio

2 Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.
3 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
4 Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
5 Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj loĝejoj, ho Izrael!
6 Kiel valoj ili etendiĝas, Kiel ĝardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
7 Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj; Superos Agagon lia reĝo, Kaj altiĝos lia regno.
8 Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
9 Li genuiĝis, li kuŝiĝis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
11 Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
12 Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
13 Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
15 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16 Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
Nombroj 24 in Londona Biblio