Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 24:15-22 in Esperanto

Help us?

Nombroj 24:15-22 in Londona Biblio

15 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16 Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj leviĝos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
18 Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
19 Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.
20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Fortika estas via loĝejo, Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;
22 Sed ruinigita estos Kain, Baldaŭ Aŝur vin kaptos.
Nombroj 24 in Londona Biblio