Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 22:17-32 in Esperanto

Help us?

Nombroj 22:17-32 in Londona Biblio

17 ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan.
19 Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo.
20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
21 Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.
22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
23 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.
24 Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
25 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis.
26 Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
27 Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
28 Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
29 Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
30 Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.
31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere.
32 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi.
Nombroj 22 in Londona Biblio